Alvoko de la "17"
[intelektuloj]

Publikigita de Journal du dimanche de la 5-a de oktobro 1997. français  / Esperanto

  • Rajto al inventaro, nun

    Ni estas civitanoj havantaj postuleman ideon pri nia respondeco rilate al historio de nia lando kaj gxia demokratio.

    Nenia ni akceptos limigi gxin al la nura baloto de aliaj civitanoj, kiuj, de estintaj fervoraj kaj modestaj kandidatoj antauxe, tuj poste igxus , forgesemaj kaj malestimemaj politikistoj kaj legxofarantoj inspiritaj multe pli per kalkuloj diktataj de balotismo ol per respekto al principoj fondantaj nian konstitucion kaj do niajn legxojn.

    Same, ni ne akceptas metamorfozigxi tiel rapide de sagxaj kaj sagacaj civitanoj kiaj ni estas, laux ili antauxe, al cxiuspecaj nerealismaj peticiistoj, kiel ili diras poste.

    Tial, se necesus, kaj necesas, ekde hodiaux ni postulas rajton al inventaro.

    Urgxo trudas. Ni komencu per la legxaro pri enmigrado kaj statuson de alilandano en Francio:

    Tiu registaro promesis interkonsenton, dialogon, konsulton. Gxi do vere dialogu .

    Estas en Francio multnombraj asocioj, iuj prestigxaj kaj historiplenaj kun nesuspektata modero, kaj aliaj, pli jxusaj, pli radikalaj, pli tumultemaj, kies opciojn ni povas ne dividi, sed kies terenaj kono kaj laboro estas nediskutindaj. Temas pri Ligo pri Homrajtoj, Cimade, Mrap, Gisti, Droit devant!, ktp.

    Tiuj asocioj havas komision metodece kaj klarece analizi la elektojn, enhavojn de la legxoj, konsekvencojn de ilia aplikado. La dejxorantoj kaj aktivuloj de tiuj asocioj estas nek dangxeraj perturbantoj, nek salonbabilantoj, sed gardistoj de demokratio. Ili dedicxas siajn tempon kaj kompetetencojn serve al juro, bona juro, publika bono, civitaneco kaj konscias, multe pli ol multaj aliaj, kaj respektas suverenecon de Sxtato.

    Ni, 17 civitanoj, sxuldas al tiuj reprezentantoj de demokratia spirito kiuj konsiderinde alportas altvalorajn informojn kaj klarigojn .

    Tial;

    Kaj cxu ni povus fidi registaron, ne dezirantan vere forigi la legxojn Pasqua-Debre, kiu volus konservi tiujn nomojn ignorante ilian malutilan simbolecon preteksante ke ili ne signifas, kion ili signifas?

    Kiagrade ni povus sekvi registaron, kiu volas kredigi al ni ke la vortoj neniel gravas?

    Kie finas justeco? Kie komencas ruzo kaj mensongo?

    Cxu ni ruinigos estontecon per malnoblaj regresoj, kiuj tamen kaj delonge pruvis sian senefikon bremsi ekstrem-dekstrularon por kiu cxiu ambiguo estas donaco?

    Denun necesas senprokraste instrui profundan necesan. pedagogion. La eksterlandanoj ne minacas Francion. Ilia nombro delonge stagnas . La minaco estas imaga. Por gxin peli, urgxas restarigi la gastemon; kiu foririsel la animo de tro da Francoj.

    Denove kaj plue ni petos, tiel longe kiel necesos, la registaron proponi justan, indan, humanan legxon , mallonge legxon pri enmigrado, kiuj ni finfine povos obei, legxon honorigantan Francion kaj certigas al Maldekstrularo sian diferencon kaj eble sian sxancon sukcesi.


  • Subskribintoj

    1. Etienne BALIBAR, filozofo

    2. Monique CHEMILLIER-GENDREAU, juristo

    3. Patrice CHÉREAU, realigisto

    4. Hélène CIXOUS, verkisto

    5. Père Henri COINDÉ

    6. Gérard FROMANGER, artisto pentristo

    7. Francis JEANSON,verkisto, filozofo

    8. Philippe LACOUE-LABARTHE, filozofo

    9. Valérie LANG, aktoro

    10. Ariane MNOUCHKINE, Sun-teatro

    11. Stanislas NORDEY, regxisoro

    12. Michel PICCOLI, aktoro

    13. François TANGUY, Teatro de Radeau

    14. Emmanuel TERRAY, antropologo

    15. Amiralo Antoine SANGUINETTI

    16. Laurent SCHWARTZ, Scienc-Akademio

    17. Pierre VIDAL-NAQUET, historiisto